RV: Afero Voroneĵ, 20 jarojn poste

9 de septiembre de 2009 a las 0:24:00

 

 

Fuente: "Zulo del Misterio" via R3Team in Google Reader
Expuesto el: lunes, 07 septiembre, 2009 13:19
Autor: ekstertera
Asunto: Afero Voroneĵ, 20 jarojn poste

 

Kiam okazis la afero Voroneĵ mi estis infano, sed ĝi ege frapis al mi; eble ĉar kelkaj monatoj antaŭe, kune kun mia familio, mi ekvidis mian unuan nifon (granda, ruĝa kaj luma bulo pendiginte en la ĉielo, kiun malaperis post kelkajn minutojn). Mi bone memoras la tagon kiam la televidĵurnaloj el la tuta mondo priparolis la aferon. Mi eĉ prenis notojn kaj faris desegnon, kiujn mi konservis kiel memoraĵo. La sekvan tagon matene, kiam mi vekiĝis por iri al la lernejo, tio, kion mi unue faris estis konekti la televidon por aŭskulti alian fojon la sensacian novaĵon. Dum la vespero, en la lernejo, mi demandis al la profesoro pri la afero, ĉar mi volis pliscii, kaj li rakontis al ĉiuj la samon, kion diris la televidĵurnaloj. Tiuj estis magiaj tagoj por mi kaj tiun aferon mi ĉiam konservis en mian kapon.
La faktoj okazis antaŭ 20 jarojn en la rusa urbo Voroneĵ, je iom pli ol 400 km sudokcidente de Moskvo. Verdire, ne estis nur unusola surteriĝo, sed pluraj, denuncitaj de plurnombraj atestantoj dum la tagoj 21, 23 kaj 29 de septembro kaj 2 de oktobro de 1989, kvankam la plej rimarkinda estis tiu okazinta la 28-an de septembro de tiu jaro en publika parko. Jen gazetara noto reproduktita en kelkaj amaskomunikiloj dum tiuj tagoj:

"SOVETUNIO: SCIENCISTOJ KONFIRMAS SURTERIĜO DE NIFO. Speciala informo de la rusa agento Tass: NIFO SURTERIĜAS EN PARKO DE VORONEĴ, RUSIO. Kvar eksterteruloj 4 metrojn -10 futoj- altaj eliras el la spacŝipo, kaŭzante teruregon inter la homamaso da spektantoj, kiuj fuĝas. La faktoj okazis je la 18:30-an horo de la merkredo 27 de septembro, kiam pluraj infanoj ludantaj en la parko de la urbo Voroneĵ kaj personoj atendantaj aŭtobuson ekvidis en la ĉielo rozkolorecan lumon, kiu poste transformiĝis en ruĝan malhelan globon 10 metrojn diametra proksimume. Laŭ Vladimir Lebedev, korespondanto de la agento Tass en la malgranda rusa urbo, multaj infanoj vidis la subteriĝon de la nifo kaj la postan malsupreniron de pluraj eksterteruloj en la parkon. Vestita per arĝentkolora laborvesto, botoj bronzkoloraj kaj disko en la brusto, 3 metrojn alta, kun malgranda kapo kaj triokula, unu el la tri eksterteruloj eliris el la spacŝipo akompanita de roboto. La eksterterulo dissendis sonon kaj desegnis sub la grundo luma trianglo je 30 x 50 cm proksimume, kiun tuj malaperis. La stranga kreitaĵo tuŝis la bruston de la roboto kaj tiu ĉi ekpaŝis. En tiu momento, unu el la infanoj kriis terurigita, la eksterterulo rigardis lin kaj la knabo restis paralizita. Poste, la eksterterulo celis al unu el la junuloj per "armilo", objekto simila al tubo larĝan duonmetra, kaj la knabo malaperis tuj, kaj li reaperis kiam la estaĵo revenis en sian spacŝipon kaj tiu ĉi foriris rapidege".

Post kelkajn tagojn, sciencistoj de la Laboratorio de Geofiziko de Voroneĵ detektis en la loko kie restis la spacŝipo spurojn de radiaktiveco pli alta ol la normala kaj ili neniam neis la aŭtentikecon de la okazintaĵo. Mi neniam dubis, ke tiu tago eksterteruloj vizitis la urbon Voroneĵ.


Ver artículo...

0 comentarios

Publicar un comentario